Lingvaj iloj

Iloj kaj gramatiko pri la rusa, slovaka, Esperanto, franca, ktp.

Klarigo pri deklinacio de numeraloj en la slovaka

Numeraloj (aŭ nombrovortoj) en la slovaka, kiel en aliaj slavaj lingvoj, estas kompleksa afero: ili deklinaciiĝas, foje laŭ genro, kaj ne estas ĉiam facile scii, kiu kazo devas sekvi numeralon. Lernolibroj malofte havas detalajn klarigojn pri tio, do jen ĉio, kion mi povis trovi pri formado kaj deklinaciado de numeraloj en la slovaka.

Vidu ankaŭ ĉi tiun ilon, kiu aŭtomate deklinacias nombrojn.

Kvantaj numeraloj

Simplaj kvantaj numeraloj

La unua numeralo, 1, deklinaciiĝas pli-malpli kiel adjektivo.

Nombro Ununombro Multenombro
Genro Vira Neŭtra Ina Vira Neŭtra Ina
Viva Neviva Viva Neviva
Nominativo jeden jedno jedna jedni jedny
Genitivo jedného jednej jedných
Dativo jednému jednej jedným
Akuzativo jedného jeden jedno jednu jedných jedny
Lokativo jednom jednej jedných
Instrumentalo jedným jednou jednými

Povas ŝajni strange, ke 1 havas multenombron, sed ĝi estas uzata kun nur-multenombraj substantivoj (vidu “Grupaj numeraloj”) kaj en la signifo “iuj, kelkaj”.

2 havas tri formojn en nominativo kaj akuzativo: vivan virgenran, nevivan virgenran kaj neŭtran kaj inan. La du eblaj instrumentalaj formoj estas interŝanĝeblaj. Notu ankaŭ, ke oba kaj obidva (ambaŭ) deklinaciiĝas same kiel dva.

Kazo Vira Neŭtra Ina
Viva Neviva
Nominativo dvaja dva dve
Genitivo dvoch
Dativo dvom
Akuzativo dvoch dva dve
Lokativo dvoch
Instrumentalo dvoma / dvomi

3 kaj 4 simile deklinaciiĝas. La sola genra distingo estas inter viva virgenro kaj la cetero. Ankaŭ tie la du instrumentalaj formoj de 3 estas interŝanĝeblaj.

Kazo Vira viva Aliaj
Nominativo traja tri
Genitivo troch
Dativo trom
Akuzativo troch tri
Lokativo troch
Instrumentalo troma / tromi
Kazo Vira viva Aliaj
Nominativo štyria štyri
Genitivo štyroch
Dativo štyrom
Akuzativo štyroch štyri
Lokativo štyroch
Instrumentalo štyrmi

Nombroj de 5 ĝis 20 kaj dekoj ĝis 90 deklinaciiĝas same. La virgenra viva formo de nominativo ne estas deviga. Akuzativo ne estas indikita en la suba tabelo, ĉar ĝi estas sama kiel genitivo (ĉe viva virgenro) aŭ nominativo (ĉe aliaj genroj).

Atentu pri kelkaj detaloj:

Kazo Nominativo Genitivo / Lokativo Dativo Instrumentalo
Ĉiuj Vira viva
5 päť piati piatich piatim piatimi
6 šesť šiesti šiestich šiestim šiestimi
7 sedem sedmi sedmich sedmim sedmimi
8 osem ôsmi ôsmich ôsmim ôsmimi
9 deväť deviati deviatich deviatim deviatimi
10 desať desiati desiatich desiatim desiatimi
11 jedenásť jedenásti jedenástich jedenástim jedenástimi
12 dvanásť dvanásti dvanástich dvanástim dvanástimi
13 trinásť trinásti trinástich trinástim trinástimi
14 štrnásť štrnásti štrnástich štrnástim štrnástimi
15 pätnásť pätnásti pätnástich pätnástim pätnástimi
16 šestnásť šestnásti šestnástich šestnástim šestnástimi
17 sedemnásť sedemnásti sedemnástich sedemnástim sedemnástimi
18 osemnásť osemnásti osemnástich osemnástim osemnástimi
19 devätnásť devätnásti devätnástich devätnástim devätnástimi
20 dvadsať dvadsiati dvadsiatich dvadsiatim dvadsiatimi
30 tridsať tridsiati tridsiatich tridsiatim tridsiatimi
40 štyridsať štyridsiati štyridsiatich štyridsiatim štyridsiatimi
50 päťdesiať päťdesiati päťdesiatich päťdesiatim päťdesiatimi
60 šesťdesiať šesťdesiati šesťdesiatich šesťdesiatim šesťdesiatimi
70 sedemdesiať sedemdesiati sedemdesiatich sedemdesiatim sedemdesiatimi
80 osemdesiať osemdesiati osemdesiatich osemdesiatim osemdesiatimi
90 deväťdesiať deväťdesiati deväťdesiatich deväťdesiatim deväťdesiatimi

Poste iĝas pli simple: la numeralo sto (100) estas nedeklinaciebla. Tisíc (1000) povas esti deklinaciata kiel päť aŭ, plej ofte, tute ne deklinaciata.

Milión (1000000), miliarda (1000000000) kaj nula (0) estas substantivoj kaj pro tio deklinaciiĝas kiel substantivoj.

Kunmetitaj numeraloj

Por nombroj 21…29, 31…39, ktp., ĝis 99, sufiĉas apudmeti dekon kaj unuon. Por numeraloj finiĝantaj per 2, la formo dve ne estas uzata (oni uzas dva por ĉiuj genroj).

Numeraloj finiĝantaj per -jeden (21, 31, ktp.) estas nedeklinacieblaj. Por aliaj estas du ebloj:

Ekzemple, 56 povas esti aŭ päťdesiatšesť en ĉiuj kazoj, aŭ päťdesiati šiesti (viva virgenra nominativo — nedevige), päťdesiatich šiestich (genitivo, lokativo, viva virgenra akuzativo), päťdesiatim šiestim (dativo), päťdesiatimi šiestimi (instrumentalo).

Centoj estas jenaj: sto, dvesto, tristo, … deväťsto.

Miloj estas jenaj: tisíc, dvetisíc, tritisíc, … deväťtisíc.

Centoj kaj miloj ne deklinaciiĝas. Ili estas skribitaj kune kun la cetero de la nombro (krom se oni decidas deklinacii dekojn aŭ unuojn). Notu, ke oni uzas dve- por 200 kaj 2000.

Ĉar milión kaj miliarda estas substantivoj, ilia kazo dependas de la antaŭa numeralo (vidu “Kazo post numeralo”). “Unu miliono” kaj “unu miliardo” estas respektive jeden milión kaj jedna miliarda.

Kiel ekzemplo, jen hazarda granda nombro (413697804256) deklinaciita en ĉiuj kazoj:

Nominativo štyristotrinásť miliárd šesťstodeväťdesiatsedem miliónov osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Genitivo štyristo trinástich miliárd šesťsto deväťdesiatich siedmich miliónov osemstoštyritisícdvesto päťdesiatich šiestich
Dativo štyristo trinástim miliardám šesťsto deväťdesiatim siedmim miliónom osemstoštyritisícdvesto päťdesiatim šiestim
Akuzativo = N / G
Lokativo štyristo trinástich miliardách šesťsto deväťdesiatich siedmich miliónoch osemstoštyritisícdvesto päťdesiatich šiestich
Instrumentalo štyristo trinástimi miliardami šesťsto deväťdesiatimi siedmimi miliónmi osemstoštyritisícdvesto päťdesiatimi šiestimi

Aŭ, se oni preferas ne deklinacii dekojn kaj unuojn, nur la vortoj milión kaj miliarda ŝanĝiĝas:

Nominativo štyristotrinásť miliárd šesťstodeväťdesiatsedem miliónov osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Genitivo štyristotrinásť miliárd šesťstodeväťdesiatsedem miliónov osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Dativo štyristotrinásť miliardám šesťstodeväťdesiatsedem miliónom osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Akuzativo štyristotrinásť miliárd šesťstodeväťdesiatsedem miliónov osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Lokativo štyristotrinásť miliardách šesťstodeväťdesiatsedem miliónoch osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť
Instrumentalo štyristotrinásť miliardami šesťstodeväťdesiatsedem miliónmi osemstoštyritisícdvestopäťdesiatšesť

Ordaj numeraloj

Ordaj numeraloj (unua, dua, mila, ktp.) kondutas kaj deklinaciiĝas kiel kutimaj adjektivoj. Ilia slovaka mallongigo estas punkto (10. = 10-a).

Ordaj numeraloj ĝis 99 estas:

Pour les numéraux composés de 21 à 99, les deux parties ont la forme du numéral ordinal:

“Centa” kaj “mila” estas stý kaj tisíci. Sed iliaj obloj de 2 ĝis 4 estas farataj per malsamaj prefiksoj, kiujn oni kutime trovas en kunmetitaj vortoj:

Poste estas regule: päťstý (500.), šesťtisíci (6000.), päťdesiattisíci (50000.).

Centoj kaj miloj konservas sian kvantan formon, se estas nenio post ili: sto prvý (101.), dvesto päťdesiaty šiesty (256.), osemdesiatštyritisícšesťsto osemdesiaty (84 680.).

“Miliona” kaj “miliarda” estas miliónty kaj miliardtý.

Grupaj numeraloj

Grupaj numeraloj estas:

Grupaj numeraloj de 14 ĝis 19 kaj dekoj de 40 ĝis 90 ŝajnas teorie eblaj, sed mi trovis ilin en neniu vortaro. Kolektivaj numeraloj por 21…29, 31…39, ktp., ne ekzistas.

Kolektivaj numeraloj estas nedeklinacieblaj kaj oni uzas ilin kun nur-multenombraj substantivoj (vortoj, kiuj havas nur multenombrajn formojn, eĉ se ili signifas nur unu objekton) kaj kun objektoj, kiuj estas en paroj aŭ grupoj: dvoje očí (du okulparoj), pätoro dverí (kvin portoj), troje sardiniek (tri sardinskatoloj).

Alispecaj numeraloj

Ekzistas aliaj specoj de numeraloj en la slovaka, sed plej multaj estas limigitaj kaj ne kaŭzas apartan gramatikan problemon, ĉar ili simple estas adjektivoj kaj adverboj, kiel ekzemple la oblaj numeraloj (dvojnásobný: duobla). Utila estas la sufikso -krát, kiu signifas “-foje” kaj povas aldoniĝi al iu ajn numeralo: dvakrát (dufoje), koľkokrát (kiomfoje), prvýkrát (unuafoje).

Nedifinitaj numeraloj povas konduki:

Notu ankaŭ la substantivaj numeraloj, kiuj ĝenerale havas la saman signifon, kiel numeralo kun -o en Esperanto:

Tiuj vortoj povas signifi: ciferon, objekton nomatan per numero (buson, ludkarton, hotelan ĉambron, lernejan noton, monbileton, pladon en menuo…) aŭ proksimuman grupon (stovka estas cento, pli-malpli cent).

Variaĵoj eblas por tiuj vortoj: por 5 oni trovas ankaŭ pätorka, kaj por 9, mi ofte aŭdis devinka, kiun mi tamen ne trovas en vortaro.

Kazo post numeralo

La slovaka ne estas tiel freneza, kiel la rusa ĉi-rilate, sed elekto de la ĝusta kazo post numeralo povas ŝajni malfacila. Tamen ne estas tiel terure. Necesas distingi plurajn kazojn:

Ankaŭ nedifinitaj numeraloj kiel koľkomnoho estas sekvataj de genitivo, kiam ili estas en nominativo aŭ akuzativo, kaj de la sama kazo, kiam ili estas en alia kazo, sed la nombro dependas de tio, ĉu la substantivo estas kalkulebla aŭ ne (same kiel en Esperanto oni diras “multe da arboj” sed “multe da akvo”): koľko rokov, málo času, pred mnoho rokmi, s veľa jedlom.

Kiam la subjekto de la frazo estas baza numeralo ekde 5, grupa numeralo aŭ vorto kielmnoho, la verbo estas en la tria persono neŭtra ununombra: päť ľudí zomrelo.